The Prisoner | |
---|---|
La fama emblemo de la programo, Penny-farthing kun sunŝirmilo
| |
televida serio | |
Originala titolo | The Prisoner |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | sciencfikcia televida serio, espionage television series |
Reĝisoro | Pat Jackson, Don Chaffey |
Aktoroj | Patrick McGoohan |
Muziko de | Ron Grainer |
Amplekso | |
Sezonoj | 1 |
Epizodoj | 17 |
Daŭro sen reklamoj | 48 |
Elsendo | |
Elsendita | 6 sep. 1967, 1 okt. 1967 – 1 feb. 1968 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La Malliberulo (angle The Prisoner) estas brita sciencfikcia televidserio, produktita por la ITV inter la jaroj 1967-1968. Ĉefrolita de Patrick McGoohan, ĝi estis koncipita de Patrick McGoohan kaj George Markstein [1], kaj produktita de ITC Entertainment de Sir Lew Grade por elsendo en ITV [2]. McGoohan scenaris kaj reĝisoris plurajn epizodojn, la plej multajn sub pseŭdonimo [3].
Kvankam nur 17 epizodoj estis faritaj, La Malliberulo iĝis unu el la plej legendaj kaj aklamitaj televidserialoj de ĉiuj tempoj. La serio estis enorma sukceso kaj tuj akiris enorman sektan sekvantaron. Hodiaŭ, la serio daŭre havas multajn fanklubojn kaj daŭre estas vaste menciita. The Prisoner estas vidita kiel serio kiu havis grandan influon en televidhistorio.
La televidserio estis kreita sub la influo de la politika paranojo kiu regis dum la Malvarma Milito, la kontraŭkulturo kaj hipiokulturo de la 1960-aj jaroj, kaj kreskanta zorgo pri registara entrudiĝo en privatan vivon. Ĝi estis filmita en Portmeirion en Kimrio kaj estis transformita en 17 unu-horajn epizodojn. Ĝi estis unue elsendita sur ITV en la UR de la 1an de oktobro 1967 ĝis la 4an de februaro 1968. Ĝi iĝis fenomeno kaj vivis kiel referencpunkto en brita popola kulturo [4][5].
Grava temo de la serio estas individuismo reprezentita de Nombro Ses, kontraŭ kolektivismo reprezentita de Nombro Du kaj la aliaj en la Vilaĝo. McGoohan deklaris ke la serio celita montri ekvilibron inter la du punktoj [6].